kern.punkto

kern.punkto

Eva & Johannes
Земја Соединети Американски Држави
Јазик EO
Епизоди 10
Последна 01.09.2026

Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.

Епизоди

  • KP240 Flughonto 01.09.2026 1ч 22мин
    Ni ĉiuj scias ke flugado estas malbona por la klimato. Tamen multaj el ni foje aŭ eĉ ofte flugas. Kelkaj el ni hontas pri sia kutimo flugi. Ĉu ni hontu? Kial? Kial ne?
  • KP239 Monda heredaĵo 12.04.2026 1ч 18мин
    Kun nia jam bone konata gasto ni parolas pri la koncepto de monda heredaĵo. La temon ni diskutas je la ekzemplo de la Germana urbo Bamberg.
  • KP238 Alfred Nobel & Bertha von Suttner 18.03.2026 1ч 22мин
    Alfred Nobel kaj Bertha von Suttner havis longjaran amikan rilaton. Du kleraj homoj kun tute malsama biografio longe debatis gravajn temojn de la mondo dum sia vivotempo en la 19a jarcento. La debatoj estas aktualaj ankaŭ en nia tempo. Ni skizas la du vivojn de niaj protagonistoj kaj provas ankaŭ skizi la debaton pri pacifismo en la tiama kaj nuna tempo
  • KP237 Genetiko 16.02.2026 1ч 23мин
    Dum nia lasta epizodo registrita dum UK 2025 in Brno ni parolas pri fako kies komenca esplorado okazis en la kongresa urbo fare de monaĥo. Ekde tiam ĝi havis grandan evoluon kaj alportas al ni kaj ŝancojn kaj riskojn. Pri tio ni parolas kun kompetenta gasto.
  • KP236 Korupto 11.01.2026 1ч 30мин
    Nia ĉi-epizoda gasto dediĉis multe da sia energio al la lukto kontraŭ korupto. Ni priparolas kiuj estas la efikoj de korupto kaj kial korupto estas unu el la decidaj faktoroj, ĉu socio estas sukcesa.
  • KP235 Santunoj 23.12.2025 58мин
    Nia ĉi epizoda gasto estas unu el multaj homoj kiuj vivtenas tradicion enscenigi la kristnaskan historion al nuntempa aŭ pasinta ĉiutaga socio pere de argilaj figuroj. Por li ĉia figuro de la scenaro reprezentas etan miraklon.
  • KP234-Radioamatorismo 17.11.2025 1ч 11мин
    La radioamatoroj jam jardekoj antaŭ la disvastigo de la interreto tutmonde komunikis ene de sia komunumo. Eĉ hodiaŭ homoj uzas etan bendon de la frekvenca spektro por tiu sia hobio. Sed ne nur estas hobio. En kriza kazo, kiam aliaj komunikaj rimedoj kolapsas, la radioamatoroj povas vivteni gravan komunikadon. Por certigi la senĝenan radiumadon radioamatoroj devas eksameniĝi por akiri la permeson ekfunkciigi sendilon. Simile kiel ŝoforo devas eksameniĝi por ekhavi la ŝoiforpermeson. Pro ĉio ĉi ni parolas kun nia ĉi-epizoda gasto.
  • KP233 Demenco 26.10.2025 1ч 13мин
    Demenco estas ofta malsano kiun homoj suferas en la maljuna aĝo. Ni en tiu ĉi epizodo lernas, kio kaŭzas ĝin kaj kion oni faras por mildigi la konsekvencojn. Ege interese por homoj ankoraŭ sanaj estas la aferoj kiujn oni povas fari por eviti la plej severajn konsekvencojn se oni ricevas la malsanon: Konstrui kaj flegi mensan skafaldaron.
  • KP232 La rekonstruado de Nia Damo de Parizo 06.10.2025 1ч 52мин
    En Aprilo 2019 forbrulis en incendio granda parto de la katedralo Nia Damo de Parizo. Post komenca ŝoko oni en tre lerta kunlaborado de multaj profesio sukcesis rekonstrui la edificon kaj tiel savi grandan kulturan heredaĵon. En la epizodo ni diskutas la historion de la katedralo kaj ĝiaj arkitektaj trajtoj. Ni priparolas detalojn de la rekonstruprocezo ĝis la refunkciigo de la katedralo.
  • KP231 Ŝako 24.09.2025 1ч 31мин
    Ni parolas kun du hobiaj ŝakludantoj pri unu el la plej konataj tabulaj ludoj. Ĝi ne estas nur ludoj kiun oni ludas hejme kun amikoj aŭ familianoj. Ĝi ankaŭ estas ŝatokupo por multaj, por kelkaj eĉ altnivela sporto. En tiu ĉi epizodo ni fokusas pri ĝeneralaj demandoj pri ŝako kaj la sporto.