kern.punkto
Eva & Johannes
0
Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
Епізоди
-
KP238 Monda heredaĵo 12.04.2026 1год 18хвKun nia jam bone konata gasto ni parolas pri la koncepto de monda heredaĵo. La temon ni diskutas je la ekzemplo de la Germana urbo Bamberg.
-
Alfred Nobel & Bertha von Suttner 18.03.2026 1год 22хвAlfred Nobel kaj Bertha von Suttner havis longjaran amikan rilaton. Du kleraj homoj kun tute malsama biografio longe debatis gravajn temojn de la mondo dum sia vivotempo en la 19a jarcento. La debatoj estas aktualaj ankaŭ en nia tempo. Ni skizas la du vivojn de niaj protagonistoj kaj provas ankaŭ skizi la debaton pri pacifismo en la tiama kaj nuna tempo
-
KP237 Genetiko 16.02.2026 1год 23хвDum nia lasta epizodo registrita dum UK 2025 in Brno ni parolas pri fako kies komenca esplorado okazis en la kongresa urbo fare de monaĥo. Ekde tiam ĝi havis grandan evoluon kaj alportas al ni kaj ŝancojn kaj riskojn. Pri tio ni parolas kun kompetenta gasto.
-
KP236 Korupto 11.01.2026 1год 30хвNia ĉi-epizoda gasto dediĉis multe da sia energio al la lukto kontraŭ korupto. Ni priparolas kiuj estas la efikoj de korupto kaj kial korupto estas unu el la decidaj faktoroj, ĉu socio estas sukcesa.
-
KP235 Santunoj 23.12.2025 58хвNia ĉi epizoda gasto estas unu el multaj homoj kiuj vivtenas tradicion enscenigi la kristnaskan historion al nuntempa aŭ pasinta ĉiutaga socio pere de argilaj figuroj. Por li ĉia figuro de la scenaro reprezentas etan miraklon.
-
KP234-Radioamatorismo 17.11.2025 1год 11хвLa radioamatoroj jam jardekoj antaŭ la disvastigo de la interreto tutmonde komunikis ene de sia komunumo. Eĉ hodiaŭ homoj uzas etan bendon de la frekvenca spektro por tiu sia hobio. Sed ne nur estas hobio. En kriza kazo, kiam aliaj komunikaj rimedoj kolapsas, la radioamatoroj povas vivteni gravan komunikadon. Por certigi la senĝenan radiumadon radioamatoroj devas eksameniĝi por akiri la permeson ekfunkciigi sendilon. Simile kiel ŝoforo devas eksameniĝi por ekhavi la ŝoiforpermeson. Pro ĉio ĉi ni parolas kun nia ĉi-epizoda gasto.
-
KP233 Demenco 26.10.2025 1год 13хвDemenco estas ofta malsano kiun homoj suferas en la maljuna aĝo. Ni en tiu ĉi epizodo lernas, kio kaŭzas ĝin kaj kion oni faras por mildigi la konsekvencojn. Ege interese por homoj ankoraŭ sanaj estas la aferoj kiujn oni povas fari por eviti la plej severajn konsekvencojn se oni ricevas la malsanon: Konstrui kaj flegi mensan skafaldaron.
-
KP232 La rekonstruado de Nia Damo de Parizo 06.10.2025 1год 52хвEn Aprilo 2019 forbrulis en incendio granda parto de la katedralo Nia Damo de Parizo. Post komenca ŝoko oni en tre lerta kunlaborado de multaj profesio sukcesis rekonstrui la edificon kaj tiel savi grandan kulturan heredaĵon. En la epizodo ni diskutas la historion de la katedralo kaj ĝiaj arkitektaj trajtoj. Ni priparolas detalojn de la rekonstruprocezo ĝis la refunkciigo de la katedralo.
-
KP231 Ŝako 24.09.2025 1год 31хвNi parolas kun du hobiaj ŝakludantoj pri unu el la plej konataj tabulaj ludoj. Ĝi ne estas nur ludoj kiun oni ludas hejme kun amikoj aŭ familianoj. Ĝi ankaŭ estas ŝatokupo por multaj, por kelkaj eĉ altnivela sporto. En tiu ĉi epizodo ni fokusas pri ĝeneralaj demandoj pri ŝako kaj la sporto.
-
KP230 Karbonkaptado 24.08.2025 1годNi jam en pluraj epizodoj traktis la temon de la klimata katastrofo kaj ties rilaton al la troa eligo de karbondioksido (CO₂) al la atmosfero. Ĉefe la rimedoj kontraŭbatali tion estas eviti la produktadon de CO₂. Alia ankaŭ grava metodo estas la t.n. karbonkaptado. Tio signifas, ke oni prenas jam ekzistantan CO₂ gason en la aero aŭ de eskapgaso kaj stokas ĝin iel. Tio estas speciale interesa por industrio kiuj eligas multe da CO₂ kaj ne havas konatan alternativon. Unu el tiuj industrioj estas la cementproduktado. Nia gasto ĉi-epizoda profesie okupiĝas pri la karbonkaptado en la cementindustrio.